Batalo de Borghetto

La Batalo de Borghetto, ĉe Valeggio sul Mincio en la regiono Veneto de norda Italio, okazis dum la Unua Koalicio-Milito, kiel parto de la Francaj Revoluciaj Militoj. La 30an de Majo 1796, franca armeo kondukita de la generalo Napoleono Bonaparte faris trapason de la rivero Mincio antaŭ opozicio el la Aŭstria armeo komandata de la Feldzeugmeister Johann Peter Beaulieu. Tiu agado devigis la Aŭstrian armeon retiriĝi norden laŭ la valo Adiĝo ĝis Trento, kio permesis ke la fortikaĵo de Mantovo estos sieĝata de la Francoj.

La francoj superis laŭnombre: 28 000[1] kontraŭ 19 000[2] Tamen la perdoj estis iom similaj, nome ĉ. 500 homoj.[3][4]

  1. Chandler, Dictionary, p 64. Totalo de Boycott-Brown estas 31,000
  2. Chandler, Dictionary, p 64. Ŝajne, tiu cifero ne inkludas la soldataron de Mantovo.
  3. Boycott-Brown, p 356
  4. Smith, p 113

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search